tRA Siberio

Programo

 

 

Karaj aliĝintoj!!!

 

Lastaj novaĵoj

Aliĝintoj

 

       Datoj:  9-28 de julio 2005 jaro 

 

 

9-11 de julio Novosibirsko (fotoj, informo pri la urbo)

 

Kondiĉoj: loĝado ekster la urbo apud la maro Obskoe en tendoj

Manĝado: memzorga

Prezoj: 150 rublojn por tagnokto

En la programo:

1) perpieda ekskurso tra la urbo

2) vizitado de Akademgorodok

3) vizitado de muzeoj (laŭdezire, kontraŭ aparta mono)

Vin atendas sportaj ludoj, naĝado en la maro kaj vespera kantado ĉe la lignofajro!

 

11-13 de julio Tomsko (fotoj, informo pri la urbo)

 

Kondiĉoj: ?

Manĝado: ?

Prezoj: ?

 

14-17 de julio Novokuznecko (fotoj, informo pri la urbo)

 

Ni vizitos Novokuzneckon dum la festo de metalurgoj. Tio signifas ke programo en la urbo estos festa. Organizantoj multe klopodas pri ĝi kaj nun jam estas klaraj ĉefaj momentoj:

Nin gastigos Novokuznecka sporta bazejo, loĝado surplanke en propraj dormosakoj. (Duŝoj estas!)

En la programo:

1) aŭtobusa ekskurso tra la urbo (inkluzive vizitado de Kuznecka fortikaĵo)

2) perpieda ekskurso tra la vespera festa urbo

3) pikniko

4) saŭno

5) tablotenisa konkuro

Manĝado: trifoja

Prezoj: 180 rublojn tage kontraŭ ĉio

 

18-20 de julio Krasnojarsko (fotoj, informo pri la urbo)

 

En la programo:

1) vizitado de la rezervejo "Stolbi"

2) perpieda ekskurso tra la urbo

3) amuzaj kursoj "Simoron" (gvidanto Andrej Grigorjev)

Kondiĉoj: ?

Manĝado: memzorga

Prezoj: ?

 

21-28 de julio Bajkalo (fotoj, iom da informo)

 

Bazejo "Bolŝie Koti" troviĝas je 90 kilometroj de Irkutsko en pitoreska loko apud la lago kaj proksime de ĝi estas vera tajgo, riĉa per fungoj, beroj, raraj floroj kaj bestoj.

Nin atendas piediraj promenad-vojoj kaj ĉevalaj itineroj. Unu el tiuj promenad-vojoj gvidas al kaverno, alia al grandegaj cedroj, la tria al roko "Kresto" kun rigard-placeto.

Prezoj: 120 rublojn por tagnokto (por infanoj 50 rublojn)

Manĝado: memzorga

Kondiĉoj: loĝado en 2-4-litaj ĉambroj, litaĵon oni donos. Je nia dispono - teleraro, fornoj kaj malvarmigilo. Eksteraj necesejoj. Kontraŭ aparta mono oni disponigas banejon (60 rub.) kaj ludonon de pilkoj (20-30 rub.), rakedoj (15 rub.), boatoj (70 rub.) kaj ĉevaloj (100 rub.).

Ankaŭ estas ebleco naĝi kun akvopulmo (1500 rub.)! Sed multe kostas? ve!

Estas komuna halo por programeroj.

 

Aliĝkotizoj

     Aĝo

ĝis la 1-a

de aprilo

ĝis la 1-a

de junio

      poste
      0-14

2.0 EUR

50 RUR

4.0 EUR

100 RUR

6.0 EUR

150 RUR

     14-25

4.0 EUR

100 RUR

6.0 EUR

150 RUR

8.0 EUR

200 RUR

 pli ol 25

6.0 EUR

150 RUR

8.0 EUR

200 RUR

10.0 EUR

250 RUR

 

Mi volas aliĝi!









Если вам необходим почтовый аккаунт, тогда почта на Qip.ru - ваш выбор. Для хранения фото и видео рекомендуем бесплатный фотохостинг.
Для студентов и абитуриентов: крупнейшая библиотека рефератов и сочинений. Скриншот экрана - просто и удобно с QIP Shot.