Katerina Arbekova 

Katerina – organizis ĉion-ĉi. Ŝatas vojaĝi kaj  vojaĝigi aliajn. Kun infanoj laboras per devizo: “Ili volas , sed oni bezonas ilin devigi!” -) Instruas anglan kaj esperanton en lernejo 127. Vizitis 15 landojn, ankaŭ estas gastiganto de Pasporta Servo.

Sergej Pokrovskij

Pjotr Stepanov

Pjotr Petroviĉ – nia fotisto. Ĉiam parolas esperante. La plej ŝatata frazo: “nu, komprenebe.” Havas nepinon, kiu komprenas esperanton de sia nasko. 

Volodja – simpla ano de nia klubo, pigra kaj mallaborema persono.     -)) Ŝatas babiladi kaj krokodiladi. Ne certas ke li estas esperantisto    -), tamen samtempe verkas artikolojn por esperanto-ĵurnaloj kaj tradukis la rakonton “Pafo” de A. S. Puŝkin.

Vladimir Jurganov

Anĵela Belenko

Anĵela – post longa malaktiveco aperis en nia klubo, kiel suneto. La plej helpema kunorganizantino de ĉiuj niaj renkontiĝoj! Ŝi estas tre aktiva. Nuntempe ŝi lernas danci latinajn dancojn.
Ĵenja – programisto-komputilisto, gastiganto de Pasporta Servo, active partoprenas en esperanto-renkontiĝoj. Pasint-jare festis Nov-jaron en Germanio, ĉi-jare – en Novokuznecko.

Evgenij Tiĥonov 

Irina Ĵuravljova 

Irina – nia ĉarma pentristino. 4-foje komencis lerni esperanton, tamen… ŝi ne posedas la lingvon, sed posedas ĉevalon! Samtempe partoprenas en Esperanto-aranĝoj, aktivas, helpas en organizaj aferoj.
Nina – eklernis esperanton en 1982, verkas bardajn kantojn, versojn, fabelojn. Ŝatas fari manfaraĵojn. Unuvorte – tre kreema persono!

Nina Mannikova

Valentina

Valentina –

Natalie

Julija

 









, Qip.ru - . .
: . - QIP Shot.